Internacia Retradio

Aŭskultu nin Vive!

Tutmonda Radio en Esperanto

Premu por ludi

Nia Ĉefa Programo

Informprogramo Internacia

08:00 UTK 20:00 UTK

🎙️ Niaj Podkastoj

Aŭskultu niajn elsendojn ĉiam kaj ĉie

Ŝarĝante podkastojn...

🪶 La Historio

Nia retradio estas la sekvinto de Afrika Retradio. Iniciatis tiu projekto Koffitche Koufionou. Ĝi estis realigita kunlabore kun la Afrika Komisiono kaj UEA danke al la sindono de François Lo Jacomo kaj Mireille Grosjean.

En 2025, Afrika Retradio fariĝis Internacia Retradio (IRo).

Abonu niajn kanalojn ĉe WhatsApp kaj Telegram por ne manki eĉ unu elsendo!

Kofiĉe, nia iniciatinto

Kofiĉe, nia iniciatinto

✋ Kiuj Ni Estas

Ni estas skipo da ĵurnalemuloj ĉiukontinentaj, kiuj decidis lanĉi retradion internacian en 2025.

Niaj elsendoj estas elsendita el Lomeo (Togolando) kaj ni celas tutmondan aŭdantaron. Nia ĉefa programo estas informprogramo internacia, kiun vi povas aŭskulti ĉiutage je la 8-a kaj la 20-a UTK alklakante la ligilon al la elsendofluo.

Alimaniere, vi povas ankaŭ aŭskulti nian informilon podkaste sur tiu retejo.

Dum la resto de la tago, atendas vin en nia elsendofluo muziko, oldaj intervjuoj, ktp. Esperantumu kun vi ĉiuhore!

🎯 Niaj Celoj

Promocii Esperanton

Disvastigi Esperanton tutmonde per prezentado de ĝiaj ecoj, kulturo, literaturo, vivo, ktp.

Instrui Esperanton

Ni proponas edukajn programojn por allogi kaj helpi homojn, kiuj interesiĝas pri Esperanto.

Informi Esperantistojn

Pri la evoluo de Esperanto en ĉiuj landoj de la mondo.

Pligrandigi Membrojn

Reliefigante la avantaĝojn de aktiva membreco en UEA, TEJO, ILEI...

Promocii ILEI

Prezenti la agadojn kaj edukajn programojn de ILEI, la eduka branĉo de Esperanto.

Subtenu Virinojn

Doni voĉon al esperantistaj virinoj kaj konigi iliajn agojn por pli granda egaleco.

💶 Nin Subteni

Ni ege dankas vin pro via malavara subteno al nia agado. Precipe el Afriko, kie troviĝas nia elsendejo, servo, la reto, elektro kaj la lupago kostas relative multe (proksimume 120€ monate).

Se vi deziras mondoni al ni, bonvolu kontakti nin rekte.

Jaman dankon al vi!

☎ Kontakto

Por kontakti nin, simple skribu al:

Ni kiel eble plej frue respondos al vi. Kaj ni ĝojus se vi estas juna raportemulo kun sufiĉe bona rego de la lingvo internacia.